Eseo: Stelmigrado

Unu el la taskoj en la altrgrada ekzameno de la Esperanto-Asocio de Britio estas verki eseon; unu el la elekteblaj temoj estas "Verkoj, kiujn mi volus legi en Esperanto". Jen kion mi verkis, pri ŝatata televidprogramo...

Verkoj, kiujn mi volus sperti en Esperanto, estas rakontoj el la usona televida programo Stelmigrado (anglalingve: Star Trek). Tiuj povus esti libroj, teatraĵoj, aŭ duobligitaj filmoj kun sinkronigita tradukita parolo. Gene Roddenberry, la kreinto de Stelmigrado, prezentis vizion de stelŝipo, la U.S.S. Entrepreno, kies oficiroj estas (krom du usonanoj) skoto, japano, ruso, afrikanino, kaj eĉ estaĵo el alia mondo. Ĉiu havas sian rangon ne pro devenlando, raso, gento, haŭtokoloro aŭ sekso, sed nur pro siaj propraj kapabloj; amikece ili vivas kaj laboras kune.

Esperantisto, kiu jam spertis universalan kongreson, verŝajne ne trovas tian ŝipanaron strangaĵo. Tamen por la usona publiko de la sesdekaj jaroj, tio estis ideo ja preskaŭ nepensebla, nekredebla. La uson-afrika aktorino Whoopie Goldberg rakontas pri kiam, kiel infano, ŝi unue vidis ĝin. "Panjo! Venu, vidu!" ŝi ekkriis, "estas nigrulino en la televido kaj ŝi ne estas servistino!"

Samkiel Jonathan Swift uzis sian fantazion La Vojaĝoj de Gulliver por satiri tiutempajn morojn kaj modojn, per Stelmigrado oni povis atentigi kaj akcenti sintenojn de nia socio; ĝia fantazio donis liberecon kontraŭ la tiutempaj cenzuristoj de la usonaj televidaj instancoj. Ekzemple, prezenti interrasajn intimaĵojn estis tute malpermesite, sed dum la epizodo Vicinfanoj de Platono (Meyer Dolinsky, 1968) blankulo ja kisas nigrulinon; la unua kiso tia en usona televido.

Mi mem memoras la fortan impreson mi ricevis pri antaŭjuĝo kiam, kiel junulo, mi unue spektis epizodon kiu mokis rasismajn kredojn. En Tie Estu Via Fina Batalejo (Lee Cronin, Oliver Crawford, 1969), ni renkontas du estaĵojn. Ili estas homformaj, sed kun duono de la vizaĵo blankhaŭta, duono nigrahaŭta. Ambaŭ malamegas la alian, kaj pro tio ili bataladis tra la jaroj kaj tra la galaksio. Finfine ni lernas la kialon de ilia malamo - unu estas blankhaŭta je la dekstra flanko, la alia je la maldekstra...

En la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj, Stelmigrado daŭris esplori kaj trakti sociajn temojn; unu, konata al Esperantistoj, estis la lingvoproblemo. Oni ne supozas ke ĉiu estaĵo parolas la anglan, sed por ke tio ne ĉiam obstrukcu la dramon, oni simple "solvas" ĝin per la universala tradukilo; komputila komunikilo, kiu tuj kaj senerare tradukas parolon. Tamen, oni sukcese igis dramon el la lingvoproblemo dum la epizodo Darmok (Philip Lazebnik, Joe Menosky, 1991). En tiu rakonto, la universala tradukilo ne sufiĉas, kaj nia kapitano devas alfronti fremdan estaĵon, kies parolon li ne komprenas. Ni vidas la malfidon, suspekton kaj timon inter la du; nur post kiam ili finfine lernas kiel interkomuniki, tiam ili sukcesas solvi komunan defion (kaj eviti teruran militon inter la du gentoj).

Okaze en Stelmigrado, por akcenti la dramon, oni aŭdas fremdajn frazojn netradukitajn. Tial dialogistoj Marc Okrand kreis tutan "eksterteran" lingvon, la Klingonan. Malgraŭ ĝia fikcia deveno, tiu kreaĵo kaptis la imagon de multaj ŝatantoj de la televidprogramo; ili lernis ĝin, kaj uzis ĝin por verki sagaojn kaj operojn. Esperantistoj eble dubas ĉu nia mondo bezonas plian planlingvon, tamen pro la laboroj de Marc Okrand nun estas plia grupo de homoj kiuj scias, pro propraj spertoj, ke per planlingvo oni ja povas elokvente esprimi grandajn ideojn kaj emociojn. Manko de tia konscio ja estas unu el la baroj al la plia disvastigo de Esperanto, do laŭ mi la Esperantistoj kaj la ŝatantoj de Stelmigrado havas ne nur komunajn esperojn pri homa egaleco, sed ankaŭ komunajn spertojn pri la utileco de planlingvo. Do la fina libro, kiun mi volus legi en Esperanto, estas Klingona-Esperanto vortaro!


Aŭtoro: wgtwalker ĉe wgtw.co.uk
Dato Poŝtita: Februaro 2000